Saltu al enhavo

Glikolata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glikolata acido
glikolata acido
Plata kemia strukturo de la Glikolata acido
glikolata acido
Tridimensia strukturo de la Glikolata acido
Oficina rosmareno, planto kiu enhavas glikolatan acidon.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Dukarbonoza acido
  • Hidrokso-acetata acido
  • Hidroacetata acido
Kemia formulo
C2H4O3
CAS-numero-kodo 79-14-1
ChemSpider kodo 737
PubChem-kodo 757
Merck Index 15,4534
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, senodora, higroskopa
kaj kristaleca solido
Molmaso 76.05 g·mol-1
Denseco 1.25 g cm−3
Fandpunkto 75 °C
Bolpunkto 112 °C (malkomponiĝas)
Refrakta indico  1,4240
Ekflama temperaturo 129 °C
Memsparka temperaturo xx °C
Acideco (pKa) 3.83
Solvebleco Akvo:
Mortiga dozo (LD50) 1950 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R20 R22 R34
Sekureco S23 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H332, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P280, P303+361+353, P305+351+338, P301+330+331, P304+340, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Glikolata acido estas strukture la plej eta α-hidrokso-acido, senkolora, senodoroa kaj higroskopa substanco alte solvebla en akvo kaj tre uzata en pluraj haŭto-prizorgaj produktoj.

Glikolata acido trovatas en sukerkanplantaro kaj en la planto konata kiel Rosmarinus officinalis. La saloj aŭ esteroj de la glikolata acido nomatas glikolatoj.

La vorto glikolata acido estis unue kojnita en 1848 de la franca kemiisto Auguste Laurent (1807–1853), kiu tiam proponis ke la aminoacido glicino -- kiu tiam estis konata kiel glicocolle -- eble estus la amino de hipoteza acido, kiun li nomis glikolata acido aŭ acide glycolique.[2]

Tamen, glikolata acido estis unue preparata en 1851 de la germana kemiisto Adolph Strecker (1822–1871) kaj rusa kemiisto Nikolay Nikolaeviĉ Sokolov (1826-1877). Ili preparis ĝin per traktado de la hipurata acido, nitrata acido kaj nitrogena duoksido kiuj estigos esteron de la benzoata kaj glikolata acidoj, kiujn ili nomis benzoglikolata acido (aŭ benzoil-glikolata acido). Ili plurtage bolis la esteron kun diluita sulfata acido, kaj tiam ili ekhavis benzoatan acidon kaj glikolatan acidon.

Sintezo 1

[redakti | redakti fonton]
  • Glikolatan acidon eblas prepari per interagado de formaldehido, kalia cianido kaj akvo sekvata per hidrogenigo de la kalia glikolato en acida medio:
Sintezo de la glikolata acido.

Sintezo 2

[redakti | redakti fonton]
  • Malnovaj solvaĵoj de natria jodacetato reakcias kun akvo por estigi glikolatan acidon:

Sintezo 3

[redakti | redakti fonton]

Glikolata acido uzatas en pluraj fakoj:

  • En organika kemio
  • En industrio - ekipaĵo-purigo
  • En metalprocezadoj - ĉefe acidogravurado
  • En la leda industrio
  • En olea kaj gasa industrio
  • En la ekonomiaj aktivecoj - aparte en purigo de produktoj
  • En farmacio - en kosmetikaĵoj kiel keratinorompa agento por haŭto-senŝeligo aŭ en traktado de hiperkeratinozo
  • Kiel natura senŝeligaĵo per purigo de la sebacaj duktoj el aknoj, permesanta la aliron de aliaj aktivaj substancoj en la haŭton.
  • En la produktado de reabsorbeblaj suturaĵoj por kirurgiaj operacioj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]